Kroro

Unu kroro (hindie करोर, IAST karora; angle crore; en Esperanto, mallongigebla kiel kr) indikas dek milionojn (10 000 000 aŭ 107 laŭ la scienca signaro), kaj estas egala al 100 lakhoj laŭ la barata numera sistemo. Ĝi estas skribita kiel 1,00,00,000 kun la loka 2,2,3-stilaj apartigiloj de ciferaj grupoj (unu lakh egalas al unu cent mil kaj estas skribita kiel 1,00,000).[1]

Ĝi estas ordinare uzata kaj en oficialaj kaj en neoficialaj kuntekstoj en Afganio, Bangladeŝo, Butano, Barato, Mjanmao, Nepalo, Pakistano kaj Srilanko. Ĝi estas ofte uzata ankaŭ en la bangladeŝa, barata, pakistana kaj srilanka versioj de la angla lingvo.

  1. Knowing our Numbers. National Repository of Open Educational Resources. Arkivita el la originalo je 16 February 2016. Alirita 13 February 2016. Arkivigite je 2016-02-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-16. Alirita 2022-12-19.

Developed by StudentB